Rabu, 01 Juli 2015

Vizitis Borobudur Templo

Selasa, 30 Juni 2015 
Post mi vizitas Jogjakarto por iu bezono, tre bedaŭrinda mi pensas se mi vizitis nu al bezonejo aliflanke mi havas multe da liberan tempon. Fine mi decidis por viziti unu loko kiun jam longa mi volas viziti ek mi estis malgranda, tie esta Borobudur templo.

De Jogjakarto mi rajdis buso de Transjogja, ĉar la kosto estas malmulte kosta, Rp.3.600 por iras al Jombor bus-haltegejo, kaj poste por iri al Borobudur oni prenas buseto Yogya-Borobudur, kaj por iri tien ĝi kostas Rp.20.000, poste oni alvenis en Borobudur bus Haltegejo sur Jalan Syailendra. Por iri al vizit-regiona de Borobudur Templo oni povas rajdi Ojeg (Motorciklo de motorciklano) la kosto mi ne scias, ĉar mi elektis por promeni iri tien. Se vi promenus kiel mi, vi prenos Jalan Pramudyawardhani kaj turnu maldekstre al Jalan Medangkamolan, eniru al Taman Wisata Candi Borobudur.

Post ni alvenis en Taman Candi Borobudur, aĉetu enira-bileton en la pordo de eniro. Por la bileton por loka vizitanto kostas Rp.30.000, sed por internacia vizitanto ĝi kostas Rp.135.000/ unu persono aŭ ĉirkaŭ 14 usona dolaroj.





















  Borobudur Templo  estas monda Heredaĵo de UNESKO en la 13-an de Decembro 1991, ĉar estas heredaĵo de Budisma kulturo de la Reĝo Mataramkuna en la VIII-a C kaj la konstuaĵo ankoraŭ staras kaj estas konservita ĝis nun. Laŭ mi Borobudur templo estas evidenteco de Indonezia civilizacio.


Tien mia skribo pri Borobudur Templo, por reveni al Jogjakarto vi povas preni la saman trajekto kiel vi iris al Borobudur.
Dankon

2 komentar: